Serwis informacyjny Klubu Esperanto
Blog > Komentarze do wpisu
Ljudmila Novak proponis al Euxropa Parlamento Esperanton
Estimataj! Estas kauxzo por informi gazetaron, kaj mi petas, ke vi disvastigu la aferon lauxeble largxe. Senkonsidere pri la sorto de la propono, estas grandega afero, ke iu deputito proponas rekte la aferon al Euxropa Parlamento. Kaj mi opinias, ke gxi estas suficxe atrakcia [alloga] afero por la gazetaro. Mi faros mian eblon en Slovenio. Vi faru en viaj landoj! Cxi-sube mi sendas tradukojn de la tri proponoj de Ljudmila Novak transdonitaj hodiaux oficiale al la Euxropa Parlamento reage al diskutado pri Raporto pri Multlingveco de Moura. Zlatko Tišljar "zlatko.tisljar cxe azm-lu.si"

Membrino de Euxropa Parlamento Ljudmila Novak prezentis la 21-an de januaro de 2009 al la Euxropa Parlamento en Komitato por Kulturo sub la signo: PE 416.668v01-00 kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura tri proponojn pri sxangxoj de artikolo 4:

 

Propono pri sxangxo:

4a. (nova) konstatas, ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel "lingua franca".

Propono pri sxangxo:

4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj, oni pristudu la eblon kaj utilon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur gxi povus faciligi interkomprenigxon en Euxropo kaj kun logxantoj de aliaj kontinentoj, cxar

gxi estas simpla por lernado kaj uzo.

Propono de sxangxo:

4.c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de euxro kiel komuna euxropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la sxtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaux enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aux limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.

 

 

 

niedziela, 15 lutego 2009, klubesperanto

Polecane wpisy